Soneto kiel svishorloĝo
la vere svisa precizeco 
komputilo domojn konstruas 
kaj al homoj same kongruas 
laŭ televida informpeco 

novaĵo estas sensacia 
kaj por mi certe nekredebla 
malsano eĉ fariĝas febla 
kredo estas abnegacia 

"kiel en la svisa horloĝo" 
mi de realeco foriris 
eĉ se mi ja ne estas doĝo 

purgatorio aŭ infero 
atendas min ĉar mi ne miris 
pri tio ke ekzistas vero
Zuriko, la 26an de februaro 2003