Soneto pri unu skribisto
mizera tamen aroganta 
ĵurnalisto mokas pri moroj 
laŭdegas sin pro la faktoroj 
de kiuj vivo estas lanta 

misuzas prude historion 
volas esti aŭtoritato 
kun aplaŭdo je surogato 
por krei propran teorion 

evidente li havas mankojn 
je fundamenta edukscio 
saltante en diversajn flankojn 

li ĉiam staras konjunkture 
ĉe ĉiu eĉ fremda frakcio 
efekto aspektas terure
Zuriko, la 28an de februaro 2003