volo por ke mi estu polo ne estas mia sed mi scias kial konatoj emocias je mia ekzota petolo „der Pole wissen Sie der Pole” estas fako ne nacieco ŝerca temo sed ŝoka deco ne ĉiam prenata memvole sed pacienculo eltenas mokojn - li eĉ ilin ne aŭdas ĉar al damnitoj apartenas pri ĉikanoj neniu miras ankaŭ mem anĝeloj aplaŭdas kiam iu "polish jokes" diras