Soneto - truoj al ĉielo
certe mi iam tien fluos 
enŝlimiĝos en firmamento 
eble nur por eta momento 
sed neniu marĉo min gluos 

spirito forflugos de korpo 
kiun manĝos malsataj fiŝoj 
mi ne revenos al afiŝoj 
sed kaŝe mi kuŝos sur sorpo 

okazos aŭtora kunveno 
kun partoprenantoj spiritaj 
ankaŭ en ĉielo perditaj 

okazos grandega tempesto 
animoj iros al aresto 
pro frivola surtera peno
Zuriko, la 15an de marto 2003