Soneto de multo al moko
samlandanoj diras "neglekto" 
por ili insido justecas 
kaj laboro tro zelotecas 
"ĉu estas de skribo efekto?" 

mi tute ne sentas opreson 
ili ne scias pri detaloj 
ke sorto konsistas de maloj 
faras progreson kaj regreson 

penoj decidas pri kontraŭoj 
kaj tuj ĉio estas rompita 
demonojn rigardas morgaŭoj 

eĉ se mi ete ekscitiĝas 
kiam malbono estas bita 
kolerfino abomeniĝas
Zuriko, la 2an de marto 2003