Soneto heroa nenie
la plej danĝeraj tempoj pasis 
homoj denove povis ridi 
kaj laŭ iliaj voloj vidi 
eĉ malnovajn loĝejojn lasis 

ne volis esti rekonataj 
kun novaj haŭtoj kaj vizaĝoj 
ekestis novaj averaĝoj 
ankaŭ kun sentoj adekvataj 

tiuj kiuj frue konjektis 
hodiaŭ fariĝas herooj 
sed de kio ili adjektis? 

en la diversaj redakcioj 
mi vidis ilin en burooj 
sub tre konataj aŭspicioj
Zuriko, la 22an de marto 2003