Soneto kun oficĉapeloj
ili eniris sen frapado 
kun krio "malfermu!" - instigo 
al brutala pordokrevigo 
se daŭris iom hezitado 

ili havis oficĉapelojn 
sed koroj estis sen kompato 
tre ofte okazis eĉ bato 
per karabeno en orelojn 

kial homo sur planko falis 
oni lin tretis bestiiĝe 
kaj je malkonsciulo knalis 

oni ne scias ĉu turmento 
superigis ilin prestiĝe 
aŭ ĉu estis povargumento
Zuriko, la 31an de marto 2003