Soneto pri vanta parolo
"offset" aŭ "billing" skribas ofte 
tiuj kiuj ĝin ne komprenas 
usonanoj ridindon tenas 
kaj „polish jokes“ venas malsofte 

skribaĉuloj povas esprimi 
en bela lingvo siajn pensojn 
sed ili havas sekajn mensojn 
pri tio oni devas timi 

registaro - maldekstra honto 
la grava celo estas trogo 
la metodo vana konfronto 

pro tiu ekscesa vortaro 
poloj pagos por la apogo 
per mizero antaŭ altaro
Zuriko, la 4an de marto 2003