Soneto malantaŭ kurtenoj
ĉe Vilaĝstrato en Verdvalo 
loĝis stranguloj senmovantaj 
sidantaj en domoj dormantaj 
kiel hundoj - sen idealo 

hundoj bojis - ili silentis 
kaj malamike min rigardis 
dum mi inter ili boardis 
ili alie ol mi sentis 

"kia estas tiu nacio?" 
mi kaŝe pensis dum laboro 
pri malkonata formacio 

gardataj malantaŭ kurtenoj 
konscioj fermitaj en moro 
sopiris pri miaj katenoj
Zuriko, la 9an de marto 2003