Soneto iom lingvistika
kial mi ŝirpinĉas la barbon 
ĉar mi tro multe min promesis 
en aliaj lingvoj mi pesis 
kaj nun mi kulturas malvarbon 

nur du lingvojn mi nun posedas 
Esperanton kaj ligvon polan 
eblecon skriban kaj parolan  
en ambaŭ mi same procedas 

l' itala sonas fantazie 
la franca iom romantike 
la rusa tamen nostalgie 

miaj lingvoj sonas magie 
por multaj homoj ekzotike 
kaj por mi ankaŭ malvazie
Zuriko, la 16an de aprilo 2003