Soneto pri nokta alvoko
telefono tuj post meznokto 
mi antaŭe longe parolis 
kaj nun mi paroli ne volis 
mi forgesis pri dormdekokto 

pikas min mia konscienco 
ĉar eble iu serĉis helpon 
mi imagas petegan jelpon 
ĝuste dekoktiĝis esenco 

povus esti erara voko 
pri naskiĝo se ne pri morto 
aŭ iu ruzulis kun moko 

"donu homon kaj paragrafo 
troviĝos" - diris fia forto 
kaj tombigis sen epitafo
Zuriko, la 2an de aprilo 2003