Soneto pri iu poeto
li estis poeto konata 
sed kun malkonataj poemoj 
tamen kun diversspecaj temoj 
kaj pro tio estis amata 

la vero estas evidenta 
ke poemojn neniu legas 
ĉar poezion io tedas 
kio ŝajnas ne pormomenta 

"mi bedaŭras - li ne plu vivas" 
"por poezio granda perdo" 
"li jam poemojn ne kultivas" 

tiuj ĝentilecaj frazetoj 
estas aŭdeblaj nur en herdo 
dum bankedoj aŭ en gazetoj
Zuriko, la 20an de aprilo 2003