Soneto pri signodesegno
iu diris "mizero fajfas" 
en Castello ankaŭ aŭdebla 
sed impreso ne estas febla 
en Venecio ĉio rajpas 

ĉu iu vidis Venecion 
novan kaj ĉu volus ĝin vidi 
pimpan kaj ĉe novbloko sidi?
forgesu tiun ambicion  

ni observas belan pereon 
malrapidan kaj sub okuloj 
de tiuj kiuj ŝatas kreon 

etan insulon Le Vignole 
kaj aliajn kontraŭ ululoj  
sur prunto mi desegnas sole
Le Vignole, la 28an de aprilo 2003