Soneto pri morgaŭa perdo
beleco okazas pli bela 
se ni scias pri ĝia perdo 
restos nur koloroj kun verdo 
kaj bluo kaj refrakto vela 

Venecio estas tre fama 
ĝuste pro tio ke ĝi vivas 
per sia morto kaj motivas 
ke pereo ne estas drama 

japanoj fotas ĝuste tion 
kio forpasas malrapide 
eĉ se ili sentas nenion 

normala manĝanto de pano 
sentas tion ke vid-al-vide 
parolas al li Ticiano 
Venecio, la 29an de aprilo 2003