Soneto pri la ftizulino
oni diris "nia onklino" 
unue ĉiuj kun ŝi sidis 
kaj poste ŝin prude perfidis 
ĉar ŝi ekestis ftizulino 

okazis nupto de filino 
kaj patrino kuŝis separe 
oni ŝin pritraktis koŝmare 
timante pro infektantino  

mi malfermis pordon de l' ĉambro 
kaj ŝin kisis ostentacie 
plebo reagis emocie 

en historio de Alhambro 
oni mortigis infektantojn 
de pesto kaj alikredantojn 

Le Vignole, la 30an de aprilo 2003