Soneto pri fama KIAL NE
Esperanton eklernis certe
malĝustaj homoj bedaŭrinde
pro tio funkcias ridinde
la asocioj – maloferte 

normalaj homoj timas veni
ĉar ejoj odoras per sektoj
kaj en la enuaj projektoj
neniu volas partopreni

„ĉu vi parolas esperante?”
„jes sed ne ideologie
nur scie la arton farante”

„verŝajne ŝuldas la sistemo
agante mumiologie?”
demandas ĉi tiu poemo
Venecio, la 1an de majo 2003