Soneto pri sonetadeco
mi bonvenigas vin tre kore 
al mia internetstacio 
kun iom tima emocio 
tamen kuraĝe kaj fervore 

mi pardonpetas pro la stilo 
per kiu mi montras aferojn 
kaj diversajn sociajn sferojn 
ĉar ne ĉiam estas ĝentilo 

rekten - klare per simplaj vortoj 
tre ofte eĉ kun metaforo 
sen alegoria hororo 

mi skribas pri diversaj sortoj 
sed sen eŭforio ornama 
vokalkvanto - ĉiam la sama 
Zuriko, la 10an de majo 2003