ĉiuj kanapoj en loĝejoj de miaj multaj vivetapoj ludis rolojn antaŭ eskapoj al aliaj novaj seĝejoj antaŭ foriro mi meditis minimume unu minuton admirante sofan voluton poste mi de tio profitis en kanzonoj kaj en poemoj mi laŭdis kanapajn valorojn pensante pri diversaj temoj mi ne konas ilian sorton sed certe ili kreis morojn kaj poste ili trovis morton