Vi jam ne plu trinkos konjakon kaj ne bruligos cigaredon ne rigardos mian oscedon ĉar Vi vidas ĉielumjakon Vi ne plu ridetos per neo dirante "vi pravas sed aŭdu ne froston sed varmon aplaŭdu" kaj Vi ne iros al moleo Vi vagas en Blanka Arbaro parolas per voĉo de merloj forkuras de tera koŝmaro eble Vi vadas tra herbejo sur kiu sidas rosaj perloj ploroj por disiĝa tombejo