Soneto kun Witold Czajkowski
Amata «я Тебя целyю» 
por vi ne festu kun amaso 
mi priludos sur kontrabaso 
„sto lat“ aŭ „happy birthday to you“ 

la dozo de bondezireco 
estas bedaŭrinde modesta 
ĉar sorto okazas molesta 
sed gravas ja granda koreco 

ne zorgu - iel ĉio estos  
donu al aliaj kuraĝon 
tion mi volonte sugestos 

krom tio nenio okazas 
vi bonvenigas vian aĝon 
kaj mi nun pro tio emfazas 
Zuriko, la 18an de majo 2003