Soneto je la miskompreno
"mi estas..." - la konata voĉo 
"ni vin vizitos en dometo" 
"mi invitas vin por manĝeto" 
kaj poste ekestis riproĉo 

ni atendas... atendas vane 
neniu venas - telefono 
silentas - ĉu iu malbono 
okazis? - mi premiĝas mane 

ni sidas kiel en prizono 
alvenas neniu informo 
de radio fluas kanzono 

koŝeraj kanapetoj restos 
ni jam prepariĝas al dormo 
sed morgaŭ matene ni festos 
Le Vignole, la 2an de majo 2003