venas al mi pensoj koŝmaraj kantoj kiujn Li ofte kantis hodiaŭ nekredeble hantis en form' de agoj solidaraj mi sentas korpforbruligadon en poznana krematorio spirito en purgatorio komencas propran purigadon korusoj en tiu liceo en kiuj Li iam instruis funebras pro Lia pereo "Gaude Mater Polonia" fluas Li tiun kanton distribuis kaj nun kosmo tonojn diluas