Soneto pri datoj sur ŝtono
la naŭan de majo - nasktago 
en l' jaro milnaŭcentkvardeka 
kaj nun sur tombŝtono ferdeka 
la dekkvinan de majo - gago 

dum naskfesto estis tre ĝoje 
sed deziroj estis enuaj 
Viaj silentoj estis pluaj 
ĉio finiĝis paranoje 

unu semajno poste fino 
ĝuste nomtagon de Sofia 
saĝeco anstataŭ rutino 

oni Vin fremde entombigis 
sur ĉifono filozofia  
mi kun sepulto min ne ligis 
Zuriko, la 23an de majo 2003