Soneto pri aŭtoritato
la letero de Vatikano 
atestas ke Johano Paŭlo 
la Dua preĝas en sanktaŭlo 
je mia bonfarto kaj sano 

la vorton POLSKA sur la mondo 
konis dek procentojn da homoj 
dank' al papo jen aksiomoj 
naŭdek procentojn laŭ la sondo 

"Solidarność" kaj ĝuste papo 
ŝanĝis signifon de valoroj 
por ke ne plu regu satrapo 

al Johano Paŭlo la Dua 
mi ankaŭ iras kun adoroj 
pro ago kun paco kongrua 
Zuriko, la 30an de majo 2003