Soneto pri kuirpasio
de "pasjanso" al "malefico" 
kun malkvieto en spirito 
ŝi venkis poste sen hezito 
konstatis ke mankas delico 

tuj forveturis al Zuriko 
aĉetis ĉion por kuiri 
kaj mi tiam komencis miri 
atendante por la efiko 

inter ni estas la kontrakto 
ŝi kuiras - mi poste lavas 
aŭ inverse - geedza takto 

poste bedaŭrinde pli peza 
eĉ se mi pri manĝaĵoj ravas 
manĝado fariĝas freneza 
Bastiono de Silento, la 11an de junio 2003