Soneto kun servulprincipo
aparatĉikoj egaliĝas 
same iamaj kiel nunaj 
ĉiam ungegume fortunaj 
oficiale ĝentiliĝas 

ruze ŝuldigas komunismon 
dum libera demokratio 
moviĝas en burokratio 
apogante oportunismon 

problemoj ene de nacio 
ekzistas ne ĉe malamikoj 
abstraktaj - sen okupacio 

funkcias socia principo 
ruzuloj sen grandaj komplikoj 
trovas servulojn laŭ la tipo 
Zuriko, la 16an de junio 2003