Soneto - atende por gastoj
Barbara foriris aĉeti 
por la gastoj ĝustajn manĝaĵojn 
kaj mi trarigardas skribaĵojn 
pro kiuj ni povas rideti 

ĝuste la pordo malfermiĝis 
kaj edzino venis malfrue 
por preparado malkongrue 
sed ŝi tute ne ekscitiĝis 

supo kaj bovidaj kotletoj 
kun saŭco sur farunbuletoj  
kaj resto por mi kun sekretoj 

certe multe da embaraso 
ekestos ĉe tiu frikaso 
por la plezura tagopaso 


Zuriko, la 17an de junio 2003