Soneto je skribo por si mem
kun forta volo mi eltenis 
mi ege ĝojas pro aprobo 
por malsato taŭgas karobo 
ĉe teo mi al skribo venis 

eble mi estas tro vanteca 
kial mi nur por si mem skribas 
arogantecon mi prohibas 
sed mi ŝatas esti soleca 

amikoj diras "vi troigas" 
tamen mi ne bezonas laŭdon 
inverse ĉar mi sin kaŝigas 

iam ekestos ebla kazo 
ke mi aŭskultos nur alaŭdon 
ĉirpantan vigle en ekstazo 


Zuriko, la 19an de junio 2003