tra la fenestro malfermita subite venis forta vento silento iris al lamento ĉiela vuale tondrita denove suno inter nuboj momentete briligis rozon burdego montris sian pozon forflugis - ĉu revenos? - duboj tamen revenis por poleno sciante bone pri vetero laŭ bona fiera mieno de floro al floro traflugis kontenta pro varma somero burdo sunan aeron plugis