Soneto pri la daŭra tempo
aŭdante radian elsendon 
mi volis rimarki la temojn 
kaj ne de aŭdantoj dilemojn 
kiuj laŭdis propran ascendon 

la gravaj informoj forkuris 
restis nur tiuj de pavimo 
sen salo ankaŭ sen intimo 
prezentanto fine murmuris 

en tiuj momentoj mi serĉas 
tion kio nun ne ekzistas  
tempon kiu fluante ŝercas 

kiu kuras apud memvolo 
senlime eterne insistas 
pri sia specifa petolo 
Zuriko, la 23an de junio 2003