vagante tra urbaj anguloj miksiĝis mi kun pasantaro dum bruis tumulta sonaro per kriaj voĉoj de stranguloj neniu loko por silento ĉar urbo per bruado vivas homo en amaso aktivas laŭ sia volo kaj talento alie estas en arbaro kie naturan simfonion ludas nur vento kaj birdaro kaj apude sur verdaj kampoj vetero formas harmonion inter valoj kaj montaj krampoj