Soneto ĉifoje johana
petra kaj paola koncerto 
klavicena nun ĉe Johano 
muziko laŭ olda emano 
tamen artistinoj kun sperto 

ludado kun temperamento 
eĉ se sonoriloj sonoris 
klaveceno bruon perforis 
ĝi estas forta instrumento 

aŭdante muzikon mi venis 
al jaroj kiam "sto lat" sonis 
tio al moro apartenis 

"cent jarojn" "cent jarojn" kantante 
dum mia patro min admonis 
al dolĉaj tempoj revenante 
Zuriko, la 29an de junio 2003