Soneto kun skolta alvoko
skoltismo - jen alternativo 
por tempo ideologia 
je klasbatalo malenvia 
taĉmento vagas sur deklivo 

iam aliuloj kverelis 
kiu povas esti pli grava 
mi kun skoltoj estis sunhava 
kaj sub veloj brave ŝancelis 

kaj nun iamaj kamaradoj 
pri siaj gravecoj kredantaj 
denove povon posedantaj 

kredas daŭre sed pri mamono 
ĉar ĝi estas celo kaj kono 
je la plej moralizaj gradoj 
Bastiono de Silento, la 6an de junio 2003