Soneto kun vero pri reĝo
lastatempe malpezas vero 
denove pri konstitucio 
eĉ kun festa rezolucio 
ke l' unua je kariero 

ĝi neniam eniris vivon 
feliĉe ĉar reĝo perfidis 
elmigris nur carinon vidis 
alivorte travivis trivon 

iam en klostro de paŭlanoj 
mi gravan prelegon aŭskultis 
pri lasta reĝo kun ĉikanoj  

en varsovia katedralo 
oni reĝmanikon sepultis 
jen vera historia malo 
Bastiono de Silento, la 7an de junio 2003