Soneto kun kaj sen mizero
en la svisa valorsistemo 
denove problemoj ordiĝis 
kiuj antaŭe tre peziĝis 
senkompata kapitaltemo  

en la usona parlamento 
oni diskutas pri lieno 
kaj ĉiu kun sombra mieno 
iu mortis en ĉi momento 

mi elŝaltis tiun hororon 
kun komunikoj tro tendencaj 
mokante hipokritan moron 

mizeruloj trovos mizeron 
riĉuloj estos pli potencaj 
ĉu mi deziru nun prosperon? 
Zuriko, la 8an de junio 2003