Soneto pri merittrompantoj
homo ŝatas esti laŭdata 
ne provu tion kontraŭstari 
sed oni sin povus restaŭri 
ke laŭdo ne estus ŝatata 

la eldonisto de Poznano 
malaperis - ĝis nun ne pagis 
ĉar plajtis eble almozvagis 
aŭ transformiĝis al satano 

alia fama eldonisto 
mensoge forŝovas limdatojn 
li estas ekstrema trompisto 

centajn milojn da ekzempleroj 
aŭtoro serĉas advokatojn 
ne plu esperas pri moneroj 
Zuriko, la 11an de julio 2003