Soneto pri POLARIS-rangoj
Józef Ochotnicki navigas 
sur jaĥto POLARIS (nordstelo) 
patrinhaveno bagatelo 
OCHOTNICA - vilaĝon ligas 

Małgorzata Kotlenga rangas 
kiel l' unua oficiro 
ĉio de ankro ĝis kuiro 
subigas ŝin dum ŝipo tangas 

iliaj agordoj egalas 
ĉiam karese kun escepto 
dum koleriĝo ĉio falas 

kiu pravas? - malbone diri 
de blasfemo venas akcepto 
gastoj samtempe povas miri 
Porto Vecchio, la 16an de julio 2003