Soneto je generacio
"generacio de perfido" 
tio estas ĝusta esprimo 
por tuta nuntempa kutimo 
eĉ sendepende de rezido 

en "ruĝa meso" oni skribis 
nur pri unuflanka segmento 
tamen mankas nigra fragmento 
"nigran meson" iu prohibis 

post tiel nomataj "pampersoj" 
venas certe "pampersoidoj"
ankaŭ kun la samaj renversoj 

perfidaj denominatoroj 
demokratiaj dirdilidoj 
jen la nuntempaj ĉeffaktoroj 
Zuriko, la 2an de julio 2003