Soneto kvieta kun krio
de meztago ĝis la deksesa 
neniu estaĵo aperis 
nek parolis kaj nek koleris 
silento fariĝis karesa 

neniu birdo en arbustoj 
ĉirpis - venis melankolio 
verŝajne laŭ mendo de Dio 
dormis ankaŭ floraj inkrustoj 

mi estis tiel surprizita 
ke mi ekkriis de la turo 
sed mi restis iluziita 

nur eĥo en malproksimeco 
atingis maron kun bravuro 
kaj ŝanĝiĝis al nenieco
Bastiono de Silento, la 28an de julio 2003