Soneto pri knajpo vis à vis
en "vis à vis" - banka kantino 
avoj en malvastuniformoj 
jam delonge post vivaj ŝtormoj 
okupiĝas pri mokrutino 

unu al alia rigardas 
kaj taksas najbarajn telerojn 
envie movigas makzelojn 
poste je propra supo tardas 

sur muroj pendas belaj fotoj 
de la pariza bohemio 
bankistoj klaĉas pri bankrotoj 

venas nova plado menua 
diskuto pri akademio 
okazas pro tio enua 
Zuriko, la 4an de julio 2003