Soneto pri tro frua festo
estus bone ke Jaruzelski 
ankoraŭ prezidento estus 
diboĉulo nin ne molestus 
kiel ĉe Wałęsa - Kwaśniewski 

devus esti milita stato 
por ke per gregoj da ruzuloj 
kaj koruptitaj partiuloj 
pleniĝus prizonoj de ŝtato 

poloj bezonas disciplinon 
kaj ne usondemokration 
anstataŭ vodko trinki vinon 

vi oran kornon havis - restis 
nur ŝnuro por ligi nenion 
tro frue vi liberon festis 
Zuriko, la 6an de julio 2003