Soneto pri trista festeno
foriris mi iom de l' mondo 
kaj mi eĉ ne aŭdas informojn 
ĉar povantoj ne tenas normojn 
banalo turniĝas en rondo 

en mia propra ĉirkaŭaĵo 
mi forigas malfacilecojn 
subtenas indiferentecojn 
kaj zorgas pri freŝa manĝaĵo 

Zuzanna en sia bieno 
nun festas tristan naskiĝtagon 
feliĉe ke sen alieno 

patro ŝia mortis - konsolo 
aktivigas mian imagon 
ĉar estis simpatia Bolo 
Bastiono de Silento, la 11an de aŭgusto 2003