Soneto pri kata nasktago
maljuna fraŭlino kun katoj 
invitas nin por naskiĝtago 
de siaj katoj jes sen blago 
pri katoj ekestas traktatoj 

al festo iama amanto 
kun nova amantino venos 
sed li nenion entreprenos 
ĉar li ludas rolon de hanto 

ili tri ridos reciproke 
trinkos malvarmumitan kafon 
kviete tute ne provoke 

sidas io en ĉiu homo 
ke laŭ aĝo ludas ĝirafon 
aspektante kiel fantomo  
Bastiono de Silento, la 17an de aŭgusto 2003