Soneto prova pri ekzisto
tra vivo li pene puŝiĝas 
por li ĉiu matenvekiĝo 
estas malkovro de estiĝo 
ke li vivas kaj eĉ moviĝas 

li devas sin nepre ekpinĉi 
por provi ekziston realan 
rigardante mondon fatalan 
kiel Leonardo da Vinĉi 

kiam ridas al si afable 
tiam estas jam preskaŭ certa 
ke li ekzistas sed probable 

venas gastoj kaj volas ŝerci 
por li ĉio ne estas lerta 
tamen li scipovas komerci 
Bastiono de Silento, la 21an de aŭgusto 2003