Soneto tempe malrapida
nia estado ĵus finiĝis 
signe pri tempo forkuranta 
sed tro malrapide aganta 
tamen homaro disvolviĝis 

aŭtobuso vigle veturas 
dum ŝoforo kantas pri amo 
je kiu estis poste dramo 
kaj tempo daŭre aventuras 

oni devas iam reveni 
por rimarki kio perdiĝis 
kaj kio eble reviviĝis 

indiĝenoj volas elteni 
ĉion je tiu tempa trompo 
okazos festeno kun pompo
Bastiono de Silento, la 25an de aŭgusto 2003