Soneto je parola vico
ni revenadis de tombejo 
en silento inter arbustoj 
kaj fruktaj arboj kun la gustoj 
kiuj ekestos en loĝejo 

sur placo la samaj klientoj 
debatadas pri hieraŭo 
multjaraĝuloj pri morgaŭo 
kaj vantuloj pri komplimentoj 

junuloj nur aŭdas laŭ moro 
kiel kverelaj asistantoj 
sen iu popola humoro 

subite placo malpleniĝis 
sed ĝojas nun solaj vendantoj 
ĉar ili de tio riĉiĝis 

Zuriko, la 7an de aŭgusto 2003