inter du firstoj de tegmentoj meze floras solece malvo ne timas pro tempesta salvo ĉar belon ne koncernas pentoj malantaŭe ĉe framasona templo algluiĝis eta balkono kaj sur ĝi florvaza kolono certe indiference trona dekstre tondre lumas tilioj malreale disdividitaj sonoras sinkope folioj kaj maldkestre preĝejaj turoj per nigra koloro kovritaj kliniĝas al "Turicum"-muroj