Soneto je ĝusta signifo
nocion "antisemitismo" 
judoj nur por ili elpensis 
kaj ĉeokaze ĝin kondensis 
ekestis lingva fetiĉismo 

araboj estas ja semidoj 
idoj de l' komunpatro Semo 
sed ĝuste alvenas dilemo 
ĉar kun l' vorto venas perfidoj 

"antijudismo" estas klara 
esprimo kiu precizigas 
enhavon - problemo amara 

pri ĝi mi tute ne bezonas 
okupiĝi sed mi instigas 
por paroli kiel ni konas 


Bastiono de Silento, la 10an de septembro 2003