homo subite malaperas kaj neniu pri tio miras ĉiu tiun limon akiras eĉ tiu kiu karieras kompreneble ĉiuj pripensas pri maniero de honoro aŭ pri ĝusta funebra moro se bedaŭro herede censas je ĉiu funebro parencoj mezuras ne nur pezan triston sed zorgas pri heredpotencoj precipe restas disrevitaj se sepultas esperantiston ĉar ploroj ne estas profitaj