Soneto ĉe legataj libroj
tri librojn samtempe mi legas 
ĉiujn de la sama aŭtoro 
ne gravas enhavo sed moro 
kiu tutan epokon negas 

hodiaŭ homoj eĉ ne scias 
pri iamaj vivometodoj 
provas kompreni kun klopodoj 
etoson kiu nun fikcias 

ludas rolojn uzataj vortoj 
kiujn nun neniu komprenas 
tristaj estas tiuj raportoj 

por mi alvenas tro malfrue 
averto - ĉu vane mi penas 
kaj ĉu l' verko agos enue? 
Bastiono de Silento, la 14an de septembro 2003